Educación Esperanto General Memoria Histórica

Ekstremaduro, Esperantolando, 1924-1936

Traduko al esperanto de José Salguero, Kani

Inter 1924 kaj 1936 oni kreis diversajn esperantistajn societojn en Ekstremaduro, pioniraj de la nuntempaj Lingvolernejoj, kiuj instruis al pli ol 500 gelernantojn jare per klasoj kvinhoraj tage. Tiu ĉi artikolo estas omaĝo al ties iniciatintoj.

Konstatinte la detruon de la mondo fare de la malamo al la fremdulo kaj la ŝato por landlimoj, la dimanĉo 13a de julio 1924 resonis inter la muroj de la aŭditorio de la klubo Liceo de Artesanos de Badajoz, ĉe la strato Moreno Nieto, 12, la jenaj strofoj:

 “Forte staras muroj de miljaroj

Inter la popoloj dividitaj;

Sed dissaltos la obstinaj baroj,

Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,

Komprenante unu la alian,

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.”

Tiujn vortojn oni ne kantis en la loka kastilia lingvo, sed en Esperanto, la universala lingvo kiu estis survivinta la multajn aliajn klopodojn krei komunan lingvon en la lingva Babelo. Ili apartenis al La Espero, oficiala himno de la esperantista movado, verkita de Ludwik Lejzer Zamenhof, la kreinto de tiu lingvo, kaj kun melodio eble de Félicien Menu de Ménil, kiu aldonis ioman militeman nuancon, spite la ĝeneralan sencon de la vortumado.

Kiuj kantis ĝin tiun dimanĉon de mezo de julio 1924, post la kreo de la militista direktoraro de Miguel Primo de Rivera kaj post la sangelverŝo sur la eŭropaj kamparoj, estis la membroj de la ĵurio de tiu nomita internacia helpolingvo kaj la ekzamenitoj pri tiu lingvo. Komponis la ĵurion don Camilo Márquez, prezidanto, don Rodrigo Almada, sekretario, don Luis Campos, instruisto, kaj la sinjoroj don Gabriel Péramo, don Antonio Veloso kaj don Cleto Díez, proparolantoj. Inter la ekzamenitoj, kiuj ricevis elstaran kvalifikon, estis la sinjoroj Remigio Córcoles, Santiago Vázquez Rando, José Mamajón Morgollón, Manuel Asensio Rastrollo kaj José Delgado Patilla, kiuj “atingis altnivelon respondante klare kaj precize la demandojn kiujn la ekzamena tribunalo faris al ili”. La multnombra publiko, kiu plenplenigis la ampleksan salonon de la Liceo, pasie plaŭdis, ege emocie, fine de la himno.[1]

Gapigas tia evento kaj tio kio venos poste en provinca ĉefurbo, en kiu pli ol 60% de la loĝantato estis nelegipova,[2] en kiu la lernejoj estis ege malbonkvalitaj rilate al la instruado ne nur de fremda lingvo, sed eĉ de la loka kastilia mem. Tamen, spite la malfacilaĵojn kiujn okazigis la starigo de la militista primorivera diktaturo, por lingvo kiu havis multon de universala pacismo, unue en Badajoz kaj poste en Cáceres estis respektivaj esperantistaj grupoj kiuj sukcesis ne nur diskonatigi la lingvon, sed eĉ instrui ĝin al centoj da geekstremaduranoj kaj uzigi ĝin, atingante eĉ ricevon de publikaj subvencioj por iliaj kursoj, granda atingo kiu finiĝis subite kaj kruele, je la alveno de la sekva diktaturo, nome la frankisma reĝimo, la murdoj, depurigo kaj ekzilo de ties ĉefaj protagonistoj.

Revista de la Asociación esperantista Española. Biblioteca Nacional de España.

Kleraj kaj progresismaj militistoj. La spuro de Julio Mangada.

La ĉefa iniciatinto de la nova lingvo kaj de ties kulturo en Badajoz estis Luis Campos Suay, majstro de militistaj vorkoj apartenanta al la korpuso de inĝenieroj, kiu estis sendita al la landlima urbo kien li translokiĝis kun siaj edzino kaj filoj reveninte el posteno en Maroko.[3] Estante profunde engaĝiĝinta en la socia vivo de la badajoza urbo, li estis ankaŭ sekretario de la estraro de Sport Club de Badajoz, nome la loka futbalteamo.[4] Kiel inĝeniero de militistaj vorkoj, li elstaris pro sia partopreno en la konstruado de la Kazerno Menacho, starigita tiam ekster la urbo, post la Pordego Pilar, kie nun estas la konstruaĵo de la superbazaro El Corte Inglés. Tiu Kazerno Menacho konstruigis laŭ vorkoprojekto verkita de la klera leŭtenanta kolonelo de la Korpuso de Inĝenieroj Nicomedes Alcayde Carvajal. La konstruadon estris la klera komandanto de la menciita korpuso Francisco Franco Pineda, vicigita de la helpanto por militvorkoj Luis Campos Suay. La tempokoincida konstruado de la Kazerno Menacho kun tiu de la stadiono aŭ futbalejo de Santa Marina, ĝuste antaŭ la kazerno, sugestas eblan intervenon en la konstruado de tiu stadiono, nuntempe jam malaperinta, fare de Luis Campos, vorkomajstro kaj samtempe sekretario de la badajoza futbalklubo.[5]

Liaj atingoj kiel militisto klera kaj praktikanto de Esperanto rilatas al kutimoj oftaj inter la progresema parto de la armeo, unu el kiuj reprezentantoj estis Julio Mangada Rosenörn,[6] kies influon, kiel oni vidos, oni trovis ankaŭ en Badajoz. Li estis militisto kelkajn fojojn malliberigita pro sia partopreno en diversaj insurekcioj de respublikema karaktero, kaj fondis, en 1907, la Asocion de Esperantistaj Militistoj kaj en 1912 kreis la revuon »Homaro». Li disvastigis instruadon pere de la framasona publikaĵo »Luz Española» (Hispana Lumo).[7] En 1935 li publikigis verketon titolitan “El fascio en el ejército” (Faŝismo en la armeo), kiu denoncis la konspirojn de la dekstruloj, kaj en 1936 organizis la kolumnon kiu havis sian nomon en la defendo de Madrido.

Folleto de Julio Mangada, 1935

Multe antaŭ tiu dekomenca ekzameno en la badajoza Liceo, jam okazis klopodo krei grupon ĉirkaŭ la nova lingvo. Kvankam ne aperis subskribo, ĉio sugestas, ke Enrique Segura Otaño, militisto kaj beletremulo kiu kunlaboris ofte kun la gazetaro, estis la aŭtoro de kroniko en kiu li detaligis la renkonton de 20 jaroj antaŭe kun la menciita Julio Mangada Rosenörn, kiam ambaŭ estis enpostenigitaj en Jaca. Estis tiam kiam grupo de badajozaj amikoj decidis lerni Esperanton “per tiu junula entuziasmo kiu en la unuaj momentoj ĉion proponas sed tuj forkonsumiĝas”, sed tuj finiĝis tiu origina ekklopodo disvastigi la universalan lingvon.[8]

Ĉio tio kontribuis al tio ke meze de 1924 tiu grupo de badajozanoj -progresemaj kaj civiluloj kaj militistoj-, inter kiuj estis Camilo Márquez Hernández, prezidanto de la Liceo, Luis Campos Suay, militisto kaj esperantisto jam sperta, Rodrigo Almada, profesoro de la Porinstruista Lernejo, pri kiu oni parolos poste, Antonio Veloso, muzikisto, Gabriel Péramo, fakestro de Elementa Instruado kaj Cleto Díez, membro de la estraro de la Liceo, kunsidis kaj decidis promocii la lingvon de Zamenhof en la urbo Badajoz, por kio ili interkonsentis post tiu dekomenca ekzameno kaj per la helpo de kiuj estis superintaj la provon, plimulte junaj studentoj, fondi la »Grupo Esperantista Pacense» (Badajoza Esperantista Grupo). Kiel simbolo, kiujn ili presis en poŝtkartoj kaj leterpapero, figuris la esperantista kvinpinta stelo (nome la Verda Stelo), kiu reprezentis la kvin kontinentojn. Ĉar ili ne povis montri en la presaĵojn la verdan koloron, la stelo, kiu enhavis “E” en la centro, ŝajnigis en ĉiu pinto po unu plantofolion.

Por la laboroj de propagando ili disponis de la kompliceco de la Liceo de Artesanos kaj de provinca ĵurnalo, nome la »Correo de la mañana», kiu amplekse disvastigis ilian aktivecon. Konsekvence, la dimanĉo 7a de septembro 1924, post kelkaj kunvokoj aperintaj en la »Correo de la mañana», je la sesa vespere, okazis en la aŭditorio de la Liceo de Artesanos la oficiala konstituo de la societo.

Fotografía de Luis Campos Suay en La Ilustración, marzo de 1926. Con la estrella esperantista en la solapa de la chaqueta

La Sociedad Esperantista Pacense, pionira de la Lingvolernejoj.

En tiu evento, en kiu ĉeestis abundega publiko, oni aprobis la regularon per kiu oni regos la grupon, kaj tuj oni elektis la estraron (»Junta Directiva»), kiu konstituiĝis jene:

Prezidanto: Luis Campos Suay.

Vicprezidanto: Rodrigo Almada Rodríguez.

Kasisto: Remigio Córcoles.

Sekretario: José Delgado Patilla.

Parolantoj: Antonio Veloso, Aniceto Alcaraz kaj Santiago Vázquez.

Oni notu, ke en tiu estraro estis tiuj lernantoj kiuj antaŭ nelonge ekzameniĝis, jam «samideanoj»,[9] kaj Aniceto Alcaraz Gonzalo, ĵurnalisto de la administrado de la gazeto »Correo Extremeño» kiu estis edzo de Carmen Álvarez, filino de Teodoro Álvarez, kiu tiam plenumis postenon en la pedelejo de la Liceo de Artesanos.

Ĵus fondita, la Grupo Esperantista Pacense ekaktivis per grandaj entuziasmo kaj dediĉemo. La 1an de oktobro oni inaŭguris la klasojn de la nova kurso, proponita por la urbanaro senpage kaj instruite de Luis Campos Suay en la sama Liceo mem.[10] Inter la gelernantoj jam estis kelkaj virinoj, kiel Pepita García, Carmencita Carut kaj María Salinero. Tiu lasta estos poste bazlerneja instruistino kaj neniam abandonos la praktikon kaj propagandon de la lingvo.

Post la komenco de la kurso, instruistoj kaj gelernantoj realigis trajnan studvojaĝon al Mérida, la 19an de oktobro 1924. Estre de ĉirkaŭ 30 ekskursanoj, kiuj veturis per trajno el la oka kaj du dek, estis kiel instruistoj Luis Campos kaj Rodrigo Almada. Inter gevojaĝantoj estis la jam menciitaj fraŭlinoj, akompanataj de aliaj virinoj, kiel Luisa García de Campos kaj Rosa Fernández de Almada, respektivaj edzinoj de instruistoj, kiel akompanantoj kaj ankaŭ kiel studentoj, laŭ la »Correo de la mañana» de la 21a de oktobro, kiu publikigis prian kronikon.

Dum tiu studvoĵaĝo ili vizitis la Akvedukton, la Amfiteatron, la Banlokon Proserpina, la Muzeon, la Naŭmaĥiojn, la Arkon de Trajano, ktp. Akompanis la grupon kiel ĉiĉerono, Emilio Rodríguez Corchero, arkeologo, poŝtisto kaj same esperantisto. La vizito finiĝis per bankedo en la Hotelo Comercio, en kiu oni tostis en Esperanto por la prospero de la lingvo. Ili revenis per vespera trajno al Badajoz, “revenante ege ĝuintaj la viziton”.

Rodrigo Almada Rodríguez, profesoro akompananta Luis Campos Suay, estis ankaŭ grava socialisto. Naskiĝinta en Villanueva del Fresno, en 1891, li studis en bazlernejo de Almendralejo kaj en la mezlernejo de Badajoz, krom en la Porinstruista Altlernejo de Madrido, en kiu li ampleksigis sian instruadon en la fako Matematiko. Inter 1916 kaj 1932 li estis profesoro pri Matematiko en la Porinstruista Altlernejo de Badajoz. En 1919 li kontribuis al la fondo de la »Asociación de Normalistas y Maestros sin Servicio al Estado», kies prezidanto li iĝis, nome provincnivela asocio kun sindikataj trajtoj kiu defendis la rajtojn de tiuj geinstruistoj kiuj ne ricevis laborpostenon.[11] Li estis ankaŭ ano de la porinstruista asocio »Asociación Provincial de Magisterio».

Rodrigo Almada Rodríguez, Fundación Pablo Iglesias

Li aliĝis al la socialista partio PSOE en la unua jardeko de la jarcento, kaj kandidatiĝis al la balotado por provincaj deputitoj foje. Post la municipa balotado de 1931 li estis skabeno kaj vicurbestro de la Municipo Badajoz, kaj reprezentis la »Agrupación Socialista» de tiu urbo en la eksterordinara kongreso de la PSOE de tiu jaro. Li estis ankaŭ elektita deputito en la parlamento kaj partoprenis en la buĝeta komisiono. En 1933 li translokiĝis al Alakanto, kie li estis profesoro de Paidologio kaj Lernejorganizado, en la Porinstruista Altlernejo.

La esperantista societo de Badajoz pliiĝis laŭ nombro de gelernantoj. Post la elekto de nova estraro (»Junta Directiva») en januaro 1925, iĝis membro de tiu nova estraro kiel sekretario Nicolás de Pablo Hernández, alia grava socialisto de la urbo kaj elstara esperantisto, kiel montriĝis per la teksto publikigita tute en Esperanto en la »Correo de la mañana» de la 3a de septembro 1925. Publikigita dulingve, li faris kronikon de la evento okazigita de la Societo okaze de la unua datreveno de ties fondo. En ĝi Nicolás de Pablo fanfaronis ke dum la finiĝinta kurso pli ol 500 lernantoj de Badajoz jam konis Esperanton.

De Pablo formis parton de la maldekstra frakcio de la PSOE. Negocagentejo, li estis elterigita al Olivenza post partopreno en la ĝenerala striko de aŭgusto 1917. En majo 1932 li estis pafita de la Civilgvardio en kunveno en Salvaleón, akompananta la urbestron, kio rezultis en la morto de kelkaj kamparanoj kiuj ĉeestis. Li partoprenis en nombraj strikoj kaj estis membro de la revolucia komitato de Badajoz en oktobro 1934, pro kio li devis elmigri unue al Belgio kaj poste al Rusio. Li revenis por partopreni en la balotado de februaro 1936, kiel kandidato de la Popola Fronto. En tiu ĝenerala balotado li estis elektita deputito. En 1936 li estis ankaŭ provinca sekretario de la kamparana sindikato »Federación Española de Trabajadores de la Tierra» kaj membro de la Socialista Provinca Federacio de Badajoz.

Sello del Grupo esperantista Pacense. Archivo de la Real Sociedad Económica de Amigos del País de Badajoz, RSEEAP, 1925

Aktiveco kaj propagando. Sukceso de la societo.

Por allogi lernantaron kaj kiel propagando, la Sociedad Esperantista de Badajoz organizis en septembro 1925 serion de ĉiusemajnaj publikaj prelegoj por la urba loĝantaro. La prelegoj inkludis, kiel en tiu farita de Luis Campos kaj Rodrigo Almada en la Ateneo la 12an, la uzon de projekciiloj, por projekcii la vivon kaj atingojn de Zamenhof.[12] En tiuj prelegoj partoprenis ankaŭ novaj membroj de la societo, rekonataj de la loĝantaro, kiel Luis Bardají López, prezidanto de la Ateneo, kiu diris, ke li konis por la unua fojo Esperanton pere de instruado fare de “lia priplorita majstro Pi i Margall”,[13] kaj Enrique Segura Otaño, kiu faris filologian studon de la lingvo[14] kaj fokusis al ĝia universalisma kaj fratema karaktero, super militoj kaj militismo, kuraĝigante al ties lernado, kaj eĉ al la tuja tradukado de la grandaj literaturaj verkoj de la historio, kiel El Quijote, atentigante la fakton ke pli kaj pli famaj geverkistoj montris sian intereson por la lingvo, kiel Tristan Bernard kaj Victor Margueritte, tiu lasta pacista kaj feminista verkisto.

La sukceso de tiuj prelegoj estis tia ke la societo devis ampleksigi siajn klasojn ekster la Liceo, kie tamen plu oni instruis. La 1an de oktobro startis la nova kurso, proponante tre varian horaron por faciligi la alvenon al la lernado. Tiukadre, la klasoj okazos en la Liceo de Artesanos (Moreno Nieto, 12), de sepa ĝis la oka kaj de oka ĝis la naŭa; en la Ateneo de Badajoz (San Juan, 11) de oka ĝis la naŭa; en la Real Sociedad Económica de Amigos del País (Hernán Cortés, 1) de tria ĝis kvara;[15] kaj en la Casa del Pueblo (San Pedro de Alcántara, 14), de oka kaj duono ĝis naŭa kaj duono.[16] La aliĝo estis senpaga kaj ne necesis membriĝi en la Sociedad Esperantista. Sufiĉis prezentiĝi vespere en la menciitaj societoj kaj subskribi aliĝilon por la nova lernantaro, komponita kaj de viroj kaj de virinoj. La kurso startis la 1an de oktobro kaj la limdato por realigi la aliĝon finiĝis la 30an de la sama monato.[17]

Totalo de kvin klashoroj tage, proponitaj en diversaj lokoj kaj en diversaj sociaj klasoj, havigas ideon de la influo de la esperantista societo kaj atestas tion kion Enrique Segura estis komentinta en siaj prelegoj pri la fakto ke 500 gelernantoj lernis inter 1924 kaj 1925 Esperanton en Badajoz. Oni povus konsideri tiujn kursojn kiel antaŭaĵoj de la nuntempaj kursoj proponitaj de la Lingvolernejoj.

Ne estas stranga tiu entuziasmo kaj klino al lernado, ne nur en Badajoz, sed ankaŭ en la cetero de Hispanio, Eŭropo kaj aliaj kontinentoj. Al la leĝaro kiu establis ties uzon, se oni preferis tion, en telegrafio kaj aliaj komunikiloj, oni aldonis ties elekton kiel teknika kaj internacia lingvo por la aviada navigado, decido kiun oni faris en la Tria Internacia Kongreso de Aviada Navigado okazigita en novembro 1925 en Bruselo sub la aŭspicio de la Aerokluboj de Francio kaj de Hispanio, elektita de komisiono en kiu partoprenis la hispana Leonardo Torres Quevedo, elstara matematikisto kaj inventisto, membro de la Akademio de Sciencoj de Madrido.[18] Menciendas ke la aeronaŭtika angla aŭ la aviadangla (»Aviation English»), uzata nuntempe fare de pilotoj kaj aviadkontrolistoj, ne estis akceptita por ĉiuj translandaj flugoj fare de la Organizaĵo de Internacia Aviado ĝis la jaro 2003.

Post la ekzamenoj de tiu jaro, okazintaj en aprilo, en kiuj oni enkalkulis kiel ekzamenantojn Almada, Campos kaj De Pablo, la badajoza esperantista grupo faris ekskurson por celebri la finon de la lernojaro. La lastan dimanĉon de aprilo oni piediris el Badajoz ĝis la ĉirkaŭaĵoj de la ponto super la rivero Gévora, kie ili pasigis agrablan tagon, deklamante kaj tostante per Esperanto, la lingvo kion oni uzis la tutan tagon fare de la partoprenantoj.[19] La kurso finfiniĝis per la partopreno de la societo en la 4a Nacia Kongreso de Esperanto en Madrido, okazinta en julio, al kiu alvenis reprezentantoj de Ĉeĥoslovakio, Germanio, Portugalio, Hispanameriko kaj de diversaj hispanaj regionoj nome la jenaj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Katalunio, Valencio, Navaro, Vaskongadoj kaj Ekstremaduro, tiu lasta reprezentata, kiel oni diras, de la nelacigebla Luis Campos Suay, kiel delegito de la U.E.A. en Badajoz, nome la Universala Esperanto Asocio. En tiu epoko, la Grupo Esperantista Pacense jam estis membro de la Hispana Esperanto Asocio (HEA), fondita de Julio Mangada en 1925.

Congreso de Amberes sobre Esperanto, 1928

Dum la lernojaro 26-27 la societo eĉ ricevis subvencion de 150 pesetoj de la Municipo Badajoz por siaj aktivecoj.[20] Oni ne havas informojn pri la lernantaro partoprenanta dum tiu kurso, sed ja oni povas atentigi ke por la sekva lernojaro vekiĝis intereso por Esperanto ankaŭ en la samregiona urbo Cáceres, en tiu okazo ĉefe fare de veterana kaj fama esperantisto: nome Fernando Soler y Valls.

Esperanto en Cáceres: la rolo de la telegrafiistoj.

Fernando Soler apartenis al unu de la unuaj generacioj de esperantistoj. Telegrafiisto profesia naskiĝinta en Albaida (Valencia) en 1873, estis aŭtoro de nombraj gramatikoj, kelkaj el kiuj por geinfanoj. Li kunlaboris ankaŭ en »La Suno Hispana», unu de la unuaj revuoj en tiu lingvo, kaj en tiuj kiuj sekvis.[21] Dum li estis Telegrafiistestro en Valencio, li instruis nombrajn kursojn, organizitajn de la Vegetarana Societo de tiu urbo, kiu havis sian sidejon ĉe la strato Tapinería, 3.[22] Li estis ankaŭ fondinto kaj prezidanto de la Biblioteko de Funkciuloj de Telegrafio.

Fine de 1928 li estis nomumita de Ĝenerala Direktoraro de Komunikado por la posteno de Telegrafiestro de Cáceres, kie li estis bonvene akceptita en la sekva aprilo kaj kie li tuj diskonigis kelkajn el siaj verkoj,[23] kiel la tre disvastigita »Esperanto al alcance de todos» (Esperanto de ĉiuj atingebla), eldonita por la unua fojo en Valencio kaj kiu ankoraŭ estas vendata kaj uzita por la lernado.

En majo 1928 Fernando Soler komencis kontinuan kunlaboradon kun »El Nuevo Día», provinca ĵurnalo de Cáceres, en kiu li publikigis ofte rubrikon titolitan “Horizontes nuevos. El idioma internacional” (Novaj horizontoj. La internacia lingvo), en kiu li diskonigis la historion de la nova lingvo kaj kelkajn el ties fundamentoj.

Ankaŭ »Correo Extremeño» publikigis dum preskaŭ la tutan jaron 1929 ĉiusemajnan rubrikon pri Esperanto. La 23an de februaro la provinca gazeto »Nuevo Día» de Cáceres anoncis, ke tuj komenciĝos en kultura centro de la urbo klasoj de tiu lingvo. Fine de septembro Fernando Soler partoprenis en la 8a Kongreso de Esperanto okazinta en Oviedo, kaj en oktobro komenciĝis nova kurso en la Ateneo de Cáceres, instruita de Agapito Salgado Corchado, fervojisto. Fernando Soler pluigis per siaj kunlaboroj kaj engaĝiĝoj en la kultura kaj pedagogia vivo de Cáceres ĝis majo 1931, kiam li estis sendita al la oficejo de telegrafio de Barcelono.

Dume, en Badajoz la Sociedad Esperantista plue kreskis kaj ĝiaj membroj partoprenis en diversaj kongresoj. Rodrigo Almada, lia edzino Rosa Fernández kaj María Salinero, la du lastaj jam bazlernejaj instruistinoj, partoprenis en la Tutmonda Kongreso de Esperanto okazinta en Antverpeno, Belgio, komence de aŭgusto 1928.

En 1932 la Hispana Esperanto Gazeto publikigis liston de nomoj de kelkaj aktivaj membroj en la Esperantista Societo de Badajoz. Krom Rodrigo Almada kaj Nicolás de Pablo, al kiuj Julio Mangada proponis por aliĝo al la Instituto Español de Esperanto, en tiu listo aperas la jam menciitaj Rosa Fernández kaj María Salinero, Jaime Olivera, Manuel Sánchez, José Cisneros, Pedro González, Marcelino Fernández, José B. Santana, Ángel Cortijo, Marino García, Diego Rolland kaj Francisco Díaz. Ĉiuj el ili de Badajoz.

En Cáceres sumiĝis la Junularo de la Socialista Partio, kun klasoj en la Casa del Pueblo (Popoldomo), dum Agapito Salgado Corchado, ankoraŭ en 1935, plue instruis ĉiutage en la Ateneo. La Provinca Deputitaro de Cáceres konsentis, en sesio okazinta la 28an de majo 1936, aliĝi kiel protektanta partnero, per la monkvanto de 25 pesetoj, al la 9a Kongreso de Esperanto kiu okazis en junio en Barcelono.[24]

Subpremado post la puĉo. Murdoj, ekzilo kaj depurigo.

La alveno de la Enlanda Milito okazigis la praktikan malaperon de tiuj grupoj en Ekstremaduro. En Badajoz la membroj de la Sociedad Esperantista suferis amaran sorton, deciditan de tiuj kiuj renversis la konstitucian ordon.

Nicolás de Pablo Hernández, socialista, engaĝiĝinta en la defendo de la provinco Badajoz kaj de la provinca ĉefurbo antaŭ la faŝista invado de aŭgusto 1936, rifuĝiĝis la 14an de tiu monato en la najbaran Portugalion. Post kelkaj tagoj, malobeante la Internacian Juron de protektado al rifuĝintoj, la portugalaj aŭtoritatoj redonis lin al puĉistoj, kune kun la urbestro Sinforiano Madroñero. Ambaŭ estis murditaj la 20an de aŭgusto antaŭ muro, kie nuntempe estas la mezlernejo IES Zurbarán.

Nicolás de Pablo Hernández, fusilado en Badajoz junto al alcalde Sinforiano Madroñero

Rodrigo Almada Rodríguez, kiu loĝis kaj laboris kiel instruisto tiam en Alakanto, enŝipiĝis militfine en la Ronwyn[25] direkte al Alĝerio. Fine de 1940 li revenis al Hispanio, ne rajtante profesiiĝi. Li ekloĝis unue en Cuenca, kie finfine li estis rehabilitita kaj rajtis labori kiel instruisto de 1951 ĝis 1954. Poste li translokiĝis al Alakanto, kie li mortis la 23an de aŭgusto 1968.

Lia frato Eduardo Almada Rodríguez, same esperantista kaj bazlerneja instruisto, suferis pli malbonan sorton. Li estis estinta urbestro de Villanueva del Fresno (Badajoz) kaj kiam okazis la milito estis instruisto en Montijo (Badajoz), kie li instruis kun aliaj instruistoj laŭ la teknikoj de Freinet. Lia intereso pri Esperanto kaj pri la novaj pedagogioj montras la ekzistadon de reto de geinstruistoj kiuj aperis en izolaj lokoj tra tuta Ekstremaduro. Unu vesperon, en la unuaj tagoj de septembro 1936, dum li ĝuis malvarmeton ĉe la pordo de sia domo apuda al la lernejo 14a de Aprilo de Montijo, venis serĉi lin falangistoj de Villanueva del Fresno kaj forportis lin tien, kie ili murdis lin, en la zono de San Ginés. En Montijo oni murdis ankaŭ unu de liaj kolegoj, freinetista kaj eble ankaŭ esperantisto, nome Juan José García Martínez de Tejada.

Anverso y reverso de tarjeta del maestro Juan José García Martínez de Tejada, freinetista, asesinado en Montijo en septiembre de 1936. Cedida por sus familiares

Luis Campos Suay, inĝeniera komandanto de la helpokorpuso, estis sendita en 1929 al Zaragozo, kie li kontribuis al la kreado de la societo “Zaragoza Esperantista”. Poste, en 1935 li estis sendita al la Komandantejo de Vorkoj kaj Fortikaĵoj de la Ŝipbazo de Mahón. Tie, en Menorko, surprizis lin la faŝista puĉo kaj li restis fidela al la Respubliko. Jarojn poste, en 1942, oni procesis lin pro politikaj respondecoj. Oni perdis lian spuron same kiel tiujn de multaj aliaj geesperantistoj, same kiel tiun de Fernando Soler Valls, gramatikisto  kies manlibroj plue estas uzataj nuntempe. Oni scias pri li nur ke li mortis en Valencio, kaj ke estis entombigita la 25an de marto 1956 en la dekunua fako de la tombejo de tiu ĉefurbo, en la fosaĵo numero 278, kie li kuŝas apud sia filo.

Ficha de expediente de responsabilidades políticas de Luis Campos Suay

Post la puĉo venis brutala epoko. La perfortemo de la puĉistoj nuligis la lingvon kiel komunikrimedo. La dialektiko de la pugnofrapoj kaj la pafiloj trudiĝis super la kulturo, la racio kaj la sciaro. La gazeto »La Falange, diario de la tarde», vespera ĵurnalo de Cáceres, publikigis la 14an de oktobro 1936 la jenan kojnvortan poeziaĵon:

«He reñido con mi novia

por ser una estrafalaria

y además porque era hija…

hija de la Pasionaria.

A un rojo que ha ido a Madrid

antiayer le hice un encargo

que me traiga cuando vuelva

las dos orejas de Largo.

Cuando estuvo aquí Mangada

a aprender el Esperanto

creíamos que era tonto

pero no que fuera tanto».[26]

Tiuj malbone nomitaj versoj, falangismaj, anoncis tion kio venos poste: nome la tempo de barbaruloj kies identigiloj estis la subpremado, la sovaĝeco kaj la nesciaro, bravulaĉoj de uniformo kaj skapulario kiuj malaprezis la riĉecon kaj diversecon de la lingvoj, kaj same la fratecon de Esperanto. Tempo de silento kiu apartigis de la publika civitanaro la intereson por tiu universala lingvo, sed ke ne povis malhelpi, ke ĝi plue estu parolata kaj studita en la intimeco aŭ en la proksimeco de la amikeco, kaj ene kaj ekstere de la lando, simbolo de la respublika kaj liberecana kulturo en la ekzilo. Hodiaŭ, spite la barbarulojn, plue estas parolata de multaj miloj de samideanoj.

Chema Álvarez Rodríguez.

Traduko al esperanto de José Salguero, Kani.


[1] Correo de la Mañana, Badajoz, 15-07-1924, p. 2.

[2] Vilanovas Ribas, M. kaj Moreno Juliá, Xavier, Atlas de la evolución del analfabetismo en España, 1887-1981, CIDE, 1992, p. 189.

[3] El Telegrama del Rif, sendependa gazeto defendanto de la interesoj de Hispanio en Maroko, en sia eldono de Melilo de la 5a de septembro 1920, informis pri la nasko de filo de Luis Campos Suay, “maestro de obras militares de esta Comandancia de Ingenieros”.

[4] Correo de la Mañana, 14-04-1925, p. 3.

[5] La Ilustración Universal, 3/1926, Nº 26, p. 39. Foje oni indikis, ke la planojn de la malaperinta Kazerno Menacho faris Francisco Franco Pineda, sed reale ili devenas de Nicolás Alcayde, kiu jam ne loĝis en Badajoz kiam oni inaŭguris la kazernon, en 1925.

[6] Marin, Dolors, Anarquistas, un siglo de movimiento libertario en España, Ariel, 2010, El esperanto: una lengua internacional, p. 59.

[7] Referenco de Julio Mangada Rosenörn en la retejo de la Real Academia de la Historia.

[8] Correo de la mañana, 21-07-1922 y 14-11-1924. La unua kroniko ja aperas subskribita de E.S.

[9] Tiel en la originala teksto.

[10] Correo de la mañana, 24-09-1924, p. 2.

[11] Correo de la mañana, 26-12-1919, p. 4.

[12] Correo de la mañana, 13-09-1925.

[13] Correo de la mañana, 20-09-1925.

[14] Correo de la mañana, 27-09-1925 kaj 29-09-1925.

[15] Poste oni ŝanĝos de la sesa ĝis la sepa vespere, laŭ la peto realigita de Luis Campos Suay en la 28-11-1925 ĝis Manuel López Lago, prezidanto de la Real Sociedad Económica Extremeña de Amigos del País. Cifereca Arkivo de la RSEEAP.

[16] Correo de la mañana, 1-10-1925.

[17] Correo de la mañana, 30-09-1925

[18] La Montaña: diario de Cáceres, 10-11-1925, p. 3.

[19] Correo de la mañana, 4-05-1926.

[20] Correo Extremeño, 11-12-1927.

[21] En 1929 oni distribuis en Hispanio pli ol 70 revuojn en Esperanto. Kelkaj estis de religia karaktero, kiel la “Espero Katolika” kaj “Katolika Mondo”, “Kristana Revuo”, protestanta, “Espero Teozofia”, teozofia, “La Ora Epoko”, “La Nova Tago”, tiuj de scienca karaktero, kiel la “Internacia Medicina Revuo”, “Bulteno de Internacia Asocio Esperantista” kaj “Internacia Pedagogia Revuo”, aliaj por esploristoj, kiel “Skolta Heroldo”, kaj eĉ en Braille, la legoskribado per tuŝado por blinduloj, nome “Esperanta Ligilo”.

[22] La Libertad, 08-04-1923.

[23] Nuevo Día: diario de la provincia de Cáceres, 14-03-1929.

[24] Boletín de la Provincia de Cáceres, 22-06-1936.

[25] La 12an de marto 1939 ĉirkaŭ 700 personoj enŝipiĝis en la ŝipo Ronwyn, direkte al Alĝerio, kie ili estis internitaj en koncentrejoj. La navigado ne estis senpaga; ili devis pagi altan prezon por savi siajn vivojn. 

[26] Mi kverelis kun mia fianĉino/ ĉar ŝi estas ekstravaganca/ kaj krome ĉar ŝi esta filino…/ filino de la Pasionaria.

Al ruĝulo kiu iris al Madrido/ mi faris komision/ kunportu je sia reveno/ la du orelojn de Largo.

Kiam estis ĉi tie Mangada/ por lerni Esperanton/ ni kredis, ke li estas stulta/ sed ne tiom.

Deja un comentario

Este sitio utiliza Akismet para reducir el spam. Conoce cómo se procesan los datos de tus comentarios.